Richard Trevithick | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1771 en Tregajorran, Kornvalo |
Morto | 22-an de aprilo 1833 (62-jaraĝa) en Dartford |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Tombo | Kent |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Reĝlando de Granda Britio (–1801) |
Familio | |
Patro | Richard Trevithick (en) |
Patrino | Ann Teague (en) |
Edz(in)o | Jane Harvey (en) (1797–) |
Infanoj | Francis Trevithick (en) , Richard Trevithick (en) , Ann Trevithick (en) , Frederick Trevithick (en) , John Harvey Trevithick (en) , Elizabeth Harvey Trevithick (en) |
Parencoj | John Harvey (en) (bopatro) Andrew Vivian (en) () |
Okupo | |
Okupo | esploristo inĝeniero railway engineer (en) mininĝeniero inventisto locomotive designer (en) |
Richard TREVITHICK (13a de aprilo 1771 – 22a de aprilo 1833) estis brita inventisto kaj mininĝeniero el Kornvalo, Anglio.[1] Naskiĝinta en la minkerno de Kornvalo, Trevithick estis enmetita en minado kaj inĝenierado el frua aĝo. Filo de minestro, li malbone plenumis en lernejo, sed pluis ĝis iĝi pioniro de vapormaŝinaj ŝosea kaj fervoja transportoj. Lia plej grava kontribuo estis la disvolvigo de la unua alt-prema vapormaŝino. Li konstruis ankaŭ la unua plen-skalan funkciantan fervojan vaporlokomotivon. La 21an de februaro 1804 la unua en la mondo lokomotiv-tirata fervoja veturo okazis kiam la sennoma vaporlokomotivo de Trevithick tiris trajnon laŭ la trajnvojo de Penydarren Ironworks, en Merthyr Tydfil, Kimrio.[2][3]
Li inventis ankaŭ fiksan vapormotoron.
Irante eksterlanden, Trevithick laboris ankaŭ minkonsultisto en Peruo kaj poste esploris partojn de Kostariko. Laŭlonge de sia profesia kariero, li trapasis ŝanĝojn kaj iam frontis financan ruinon, kaj ankaŭ suferis fortan rivalecon de multaj min- kaj vapor-inĝenieroj tiamaj. Dum la pinto de sia kariero, li estis bone-respektata kaj konata figuro en minado kaj inĝenierado, sed ĉe la fino de sia vivo li forfalis el la publika konsidero.